Demografio de Argentino

La loĝantaro de Argentino (laŭ la ĉirkaŭkalkulo de la INDEC) je 1a de julio de 2014 estas de 42.669.500 loĝantoj.[1]

Projekcio kaj ĉirkaŭkalkulo de loĝantaro inter 1950 kaj 2015 Fonto: INDEC.

Laŭ definitiva informo, la loĝantaro de la Respubliko Argentino laŭ la censo de 27a de oktobro de 2010 realigita de la INDEC estas de 40 117 096  loĝantoj,[2] kun averaĝa denso de 14,4 loĝ/km²[3] (sen konsideri la postulitan areon de la Argentina Antarkto kaj de la Insuloj de Suda Atlantiko).

Ĉar la revizio de 2001 sciigis pri totalo de 36 260 130 loĝantoj, la pliigo de loĝantaro estis de 3 856 966 loĝantoj kun indico de intercensa varieco 2001-2010 de 10,6 %, malpli ol la registrita inter la censoj de 1991 kaj 2001 de 11,2 %.[4]

  1. Instituto Nacional de Estadística y Censos. Estimaciones y proyecciones de población 2010-2040. : total del país. Paĝo 28.. Arkivita el la originalo je 2014-09-12. Alirita 2014-04-20.
  2. Censo 2010. Resultados provisionales: cuadros y gráficos. Total del país. Población por sexo, tasa de variación intercensal, según provincia. Años 2001 - 2010 Arkivigite je 2010-12-20 per la retarkivo Wayback Machine (oficiala retejo)
  3. Censo 2010: en el país viven 40 091 359 personas (38,9 % en la provincia de Buenos Aires) Arkivigite je 2014-07-08 per la retarkivo Wayback Machine. Ámbito Financiero
  4. Cuadro total del país según provincia. censita loĝantaro en 1991 kaj 2001 kaj absoluta kaj relativa intercensa varieco 1991-2001; arkivo Excel en la retejo de INDEC.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy